Kommune Niederkaufungen

esperanto

ESPERANTO

Kommune Niederkaufungen

 – al cxiu laux siaj eblecoj –  por cxiu laux siaj bezonoj –

 La komuno en la vilagxo Niederkaufungeno proksime de Kasselo/Germanio fondigxis antaux pli ol 25 jaroj. Gxi nun havas 60 plenkreskulojn kaj 20 geknabojn kaj gejunulojn. Gxi estas la plej granda rekompenco-divida komunumo en Germanio. Gxi estas maldekstra komuno kaj membro de la «Kommuja-Retverko“ de la politikaj komunumoj.

La komunumo bazigxas sur kvin cxefprincipoj. Tiuj estas :

  • fari decidojn laukonsente
  • komunecan ekonomio kun kolektiva proprieto
  • labori kolektive sen hierarhxioj aux cxefoj
  • etigi la patriarhxan familian hierarhxion
  • fari maldekstran politikon

Aldone la membroj de la komunumo provas vivi kaj labori en ekologie dauxropova maniero.

La kunuloj de la komuno vivas en 14 logxgrupoj, havas unu virgrupon, du virinaj/lesbaj gruponj kaj unu grupon, kiu logxas sur bieno ekster la vilagxo. Ili cxiuj mangxas kune en la granda komuna cxambrego, kaj tie ili ankaux organizas siajn semajnajn asembleojn.

13 komunuma kolektivoj:

  • “bioland”, solidara legomkultivado kun vendejeto kaj samajxo
  • kultivado kaj prizorgado de fruktarboj kaj sukopremado
  • organa laktobieno kun fromagxfarado (EU-certifikata)
  • instruistgrupo pri senperforta komunikado
  • seminardomo kun kursoj pri senperforta komunikado kaj komunaj temoj
  • infangxardeno
  • taga flegadejo por geagxuloj kun demencaj perturboj
  • konstruistoj por interno kaj ekstero, speciale varmizolado de domoj per flokojn el malnova papero
  • gecxarpentistoj kaj lignajxistoj
  • seruristejo
  • projektgrupo kun pedaliloj ( bicikloj kun elektra helpmotoroj) kaj elektraj automobiloj
  • gekuiristoj, kiuj kuiras por la komuno, la infangxardeno, la tagflegadejo, la seminardomo kaj eksterdomaj festoj.
  • Grupo de oficistoj por administri, asisti kaj konsili

Kelkaj membroj laboras ekstere de la komuno kaj malmultaj gxuas portempan foreston («sabato»)

La komunomembroj provas kontentigi laueble multajn de siaj bazaj bezonoj. Ili ankaux vendas ekologie produktitajn varrojn kaj socialajn servojn al la loka logxantaro. Ili laueble konsumas kaj ofertas organajn regionalajn sezonajn kaj justkomercajn («fair trade») varojn.

Vizitantoj devas registri anticipe kaj ricevi inviton.

2012